E-klubo

Nuntempe ne estas aktiva klubo aŭ aktiva asocio de Esperanto en Arakaĵuo.
 
La urbo havas relative interesa Esperanto-historion. Ĝi havas unu ZEO-n jam de la 20-a jardeko de la 20-a jarcento, la Placo Esperanto ("Largo Esperanto" en la portugala). Serĝipo, la ŝtato, de kiu ĝi estas ĉefurbo, estis citita en la libro de Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, kiel ekz-on de loko, kie oni oficiale instruis Esperanton. Tio estis en la 20-a jardeko, dum kunsido de la Ligo de la Nacioj, kiam ili prijuĝis ĉu Esperanto devus aŭ ne fariĝi la oficiala lingvo de la ligo, kvankam la citinto tion faris malpozitive kaj duonmoke.
 
Ĝi estas la sidejo de la ŝtata asocio, kiu entute ne plu aktivas, kvankam daŭre restas kiel la ŝtata reprezentanto de Serĝipo en la Brazila Esperanto-Ligo.
 
La urbo tamen havas delegiton, junulardelegiton kaj fakdelegiton de UEA/TEJO, krom kelkdek da Esperanto-parolantoj, tiuj plejparte maljunaj.
 
Ĵusatempe ekestiĝis virtuala E-klubo por la urbo, kadre de la retejo Esperantoklubo (www.esperantoklubo.com):